LA PUPA DOMETO

(The Doll’s House)

Katherine Mansfield

El la angla tradukis Ralph Dearnley kaj Roy Morris.

Kiam kara, maljuna S-ino Hay reiris al la urbo post restado kun la familio Burnell, ŝi sendis pupan dometon al la infanoj. Ĝi estis tiel granda, ke la ĉaristo kaj Pat portis ĝin en la korton, kaj tie ĝi restis, subtenita sur du lignaj kestoj, apud la pordo de la furaĝa ĉambro. Ĝi ne povis difektiĝi; estis somero. Kaj eble la odoro de farbo forvaporiĝos ĝis la tempo kiam oni devos porti ĝin internen. Ĉar vere la odoro de farbo venanta de tiu pupa dometo (“Afabla de maljuna S-ino Hay, kompreneble; ege afabla kaj donacema!”) estis tute sufiĉa malsanigi iun, laŭ la opinio de onklino Beryl. Eĉ antaŭ ol la sakaĵo estis forprenita.

Kaj kiam ĝi estis …

Jen staris la pupa dometo, malhele brilaĉe spinaca verdo en koloro, kun tuŝetoj de hela flavo. Ĝiaj du solidaj kamentuboj, gluitaj sur la tegmento, estis farbitaj ruĝe kaj blanke, kaj la pordo, brilanta de flava verniso, similis al slabeto de karamelo. Kvar fenestroj, veraj fenestroj, dividiĝis en kvar vitrojn per larĝa strio de verdo. Estis eĉ eta antaŭpordo, farbita flave, kun grandaj tuberetoj pendantaj laŭ la rando.

Sed perfekta, perfekta dometo! Kiu povus zorgi pri la odoro? Estis parto de la ĝojo, parto de la noveco.

“Malfermu ĝin rapide, iu.”

La hoko flanke forte gluiĝis. Pat malfermis ĝin per sia poŝtranĉilo, kaj la tuta dometa fronto svingiĝis malantaŭen kaj – jen oni rigardis je la sama momento en la salonon kaj manĝoĉambron, la kuirejon kaj du litĉambrojn. Jen kiel domo devas malfermiĝi! Kial ĉiuj domoj ne malfermiĝas tiel? Kiom pli ekscite ol strabi tra porda fendeto en malnoblan vestibleton kun ĉapelstablo kaj du ombreloj. Jen ĉu ne? – kion vi sopiras scii pri domo, kiam vi metas la manon sur la frapilon. Eble estas kiel Dio malfermas domojn en profunda nokto dum li promenas kviete kune kun anĝelo.

“O! O!” – la Burnell-infanoj sonis kvazaŭ ili malesperus. Estis tro mirinde, tro mirinde por ili. Dum la tuta vivo ili ne vidis ion similan. Ĉiuj ĉambroj estis papere tapetitaj. Estis bildoj sur la muroj, pentritaj sur la papero, kompletaj kun oraj kradoj. Ruĝa tapiŝo kovris ĉiun plankon krom en la kuirejo; ruĝaj pluŝaj seĝoj en la salono, verdaj en la manĝejo; litoj kun veraj littukoj, lulilo, forno, telermeblo kun etaj teleroj kaj unu granda kruĉo. Sed tio, kio plaĉis al Kezia pli ol ĉio, kio ege plaĉis al ŝi, estis la lampo.

Ĝi staris meze de la manĝotablo, delikata, eta, ambrokolora lampo kun blanka globo. Ĝi estis eĉ plenigita tute preta por eklumigo, kvankam, kompreneble, estis neeble ĝin lumigi. Sed estis io interne, kio aspektis kiel oleo, kaj moviĝis kiam oni skuis ĝin.

La gepatraj pupoj, kiuj sterniĝis tre rigide en la salono kvazaŭ svenintaj, kaj iliaj du etaj infanoj dormantaj supre, estis tro grandaj por la pupa dometo. Ili ne aspektis taŭgaj. Sed la lampo estis perfekta. Ĝi ŝajnis rideti al Kezia, diri al ŝi, “Mi loĝas ĉi tie.” La lampo estis reala.

La Burnell-infanoj apenaŭ povis marŝi al la lernejo sufiĉe rapide la sekvantan matenon. Ili ardis informi ĉiun, priparoli – nu – fanfaroni pri sia pupa dometo antaŭ ol la lerneja sonorilo sonos.

“Estas mi, kiu rakontos,” diris Isabel, “ĉar mi estas la plej aĝa. Kaj vi du povas aliĝi poste, Sed mi parolos unue.”

Al tio oni ne povis respondi. Isabel estis regema, sed ŝi ĉiam pravis, kaj Lottie kaj Kezia sciis ege bone la potencon de aĝo. Ili ŝoviĝis tra la densaj ranunkoloj je la flanko de la vojo, kaj diris nenion.

“Kaj mi decidos, kiuj venos kaj vidos ĝin la unuaj. Paĉjo diris, ke mi rajtos.”

Ĉar estis aranĝite, ke dum la pupa dometo staros en la korto, ili rajtos inviti la lernejajn knabinojn duope veni kaj admiri. Ne por resti por vespermanĝo, kompreneble, nek treniĝi tra la domo, nur por stari silente en la korto, dum Isabel indikas la belaĵojn, kaj Lottie kaj Kezia aspektas kontentaj.

Sed kvankam ili rapidis forte, kiam ili atingis la gudritan palisaron de la knaba ludejo, la sonorilo komencis klaktinti. Ili nur havis la tempon rapide forpreni la ĉapelojn kaj enviciĝi antaŭ ol oni nomvokas ilin. Ne gravis. Isabel provis sin konsoli aspektante tre grava kaj mistera, kaj flustrante malantaŭ la mano al la proksimaj knabinoj, “Io por diri al vi je la ludintervalo.”

Venis la ludintervalo, kaj Isabel estis ĉirkaŭita. La knabinoj de ŝia klaso preskaŭ batalis por ĉirkaŭbraki ŝin, formarŝi kun ŝi, rideti flateme al ŝi, esti ŝia aparta amikino. Ŝi havis kvazaŭan kortegon” sub la grandaj pinarboj flanke de la ludejo. Kubutpuŝante, kune subridante, la etaj knabinoj proksimiĝis. Kaj la solaj du, kiuj restis ekster la cirklo estis la du, kiuj ĉiam restis ekstere, la etaj Kelvey-oj. Ili sciis pli bone ol proksimiĝi al la Burnell-oj.

Ĉar efektive la lernejo, kiun la Burnell-oj ĉeestis tute ne estis tia loko kian elektus iliaj gepatroj, se elekto ekzistus. Sed elekto ne ekzistis. Ĝi estis la sola lernejo en kilometroj, kaj sekvis ke tuta infanaro de la najbaraĵo – la etaj knabinoj de la juĝisto, la filinoj de la kuracisto, la filinoj de la butikisto kaj la lakto-vendisto – estis devigataj kunmiksiĝi. Ne menciinde, ke estis egala nombro da krudaj, senkulturaj knaboj. Sed devis esti limo ie. Ĝi estis ĉe la Kelvey-oj. Al multaj knabinoj, inkluzive la Burnell-ojn, estis malpermesite eĉ paroli al ili. Ili arogante preterpaŝis la Kelvey-ojn, kaj ĉar ili fiksis la modon en ĉiuj aspektoj de konduto, la Kelvey-oj estis evitataj de ĉiuj. Eĉ la instruistino havis specialan voĉon por ili, kaj specialan rideton por la ceteraj, kiam Lil Kelvey venis al ŝia pupitro kun fasko da terure banalaj floroj.

Ili estis la filinoj de vigla, laborema lesivistino, kiu ĉirkaŭiris de domo al domo tage. Tio estis sufiĉe terura, sed kie estis S-ro Kelvey? Neniu certe sciis, sed ĉiuj diris, ke li estas en karcero. Do, ili estis la idinoj de lesivistino kaj malliberulo. Belaj kamaradoj por la filinoj de aliaj homoj! Kaj ili aspektis tiel. Kial S-ino Kelvey faris ilin tiel elstaraj estis malfacile kompreni. La vero estis ke ili vestiĝis en forĵetaĵoj, donitaj al ili de la virinoj, por kiuj ŝi laboris. Lil, ekzemple, kiu estis dika, malbela knabino kun grandaj lentugoj, venis al la lernejo en robo farita el verda, artserĝa tablotuko de la Burnell-oj, kun ruĝaj pluŝaj manikoj, faritaj el kurtenoj de la Logan-oj. Ŝia ĉapelo, sidanta sur la supro. de ŝia alta frunto, estis la ĉapelo de plenkreska virino, antaŭe la propraĵo de F-ino Lecky, la poŝtestrino. Ĝi estis refaldita malantaŭe, garnita per granda, skarlata plumo. Kia absurda eta figuro ŝi aspektis! Kaj ŝia fratino, nia Else, portis longan, blankan robon, iom kiel noktorobo, kun paro da botoj por knabeto. Sed kion ajn nia Else portus, ŝi aspektus strange. Ŝi estis knabino kiel forkosteto, kun mallonge tonditaj haroj kaj egaj, solenaj okuloj – eta blanka strigo. Neniu iam vidis ŝin rideti; ŝi apenaŭ eĉ parolis. Ŝi vivis tenante Lil, kun parto de la jupo de Lil ĉifita en la mano. Kien Lil iris, tien nia Else sekvis ŝin. Sur la ludejo, sur la vojo irante al la lernejo kaj revenante, jen estis Lil marŝanta antaŭen, kaj nia Else sekvanta malantaŭen. Nur kiam ŝi deziris ion, aŭ kiam ŝi perdis la spiron, nia Else donis al Lil treneton aŭ tordeton, kaj Lil haltis kaj turniĝis. La Kelvey-oj neniam miskomprenis unu la alian.

Nun ili ŝvebis ĉe la rando; estis neeble malpermesi al ili aŭskulti. Kiam la etaj knabinoj sin turnis kaj rikanis, Lil kiel kutime donis sian stultan, honteman rideton, sed nia Else nur rigardis.

Kaj la voĉo de Isabel, tiel fiera, daŭrigis la rakonton. La tapiŝo kaŭzis grandan sensacion, sed tiel ankaŭ faris la litoj kun veraj littukoj, kaj la forno kun bakuja pordo.

Kiam ŝi finis, Kezia ekdiris, “Vi forgesis la lampon, Isabel.”

“Ho, jes,” diris Isabel, “kaj estas tre, tre eta lampo, farita el flava vitro kun blanka globo, kiu staras sur la manĝotablo. Vi ne povas distingi ĝin de vera lampo.”

“La lampo estas la plej bona el ĉio,” kriis Kezia. Si kredis ke Isabel ne duone sufiĉe estimis la etan lampon. Sed neniu atentis ŝin. Isabel elektis la du kiuj revenos kun ili tiun posttagmezon kaj vidos ĝin. Ŝi elektis Emmie Cole kaj Lena Logan. Sed kiam la aliaj sciiĝis, ke ĉiuj havos ŝancon, ili ne povis esti sufiĉe afablaj al Isabel. Unu post la alia ili ĉirkaŭbrakis la talion de Isabel, kaj forpromenis kun ŝi. Ili. havis ion por flustri al ŝi, sekreton, “Isabel estas mia amiko.”

Nur la etaj Kelvey-oj formoviĝis, forgesitaj; estis nenio pli, kiun ili aŭdos.

Tagoj pasis, kaj ju pli da knabinoj vidis la pupan dometon, des pli fama ĝi fariĝis. La sola demando estis, “Ĉu vi vidis la pupan dometon ĉe la”Burnell-oj? Ho, Ĉu ĝi estas bela!” “Ĉu vi ne vidis ĝin? Ho, kia domaĝo!”

Eĉ la tagmanĝa horo estis dediĉita al parolo pri ĝi. La etaj knabinoj sidis sub la pinarboj, manĝante siajn sandviĉojn de ŝafaĵo kaj dikajn tranĉaĵojn da frukta kuko ŝmirita per butero. Kaj ĉiam, tiel proksime kiel eble, sidis la Kelvey-oj, nia Else tenante Lil, aŭskultante ankaŭ, dum ili manĝis siajn marmeladajn sandviĉojn el ĵurnalo trempita de grandaj ruĝaj gutoj.

“Panjo,” petis Kezia, ”ĉu mi ne povas inviti la Kelvey-ojn nur unu fojon?”

“Tute ne, Kezia.”

“Sed kial ne?”

“Forkuru, Kezia: vi bone scias kial ne!”

Fine ĉiu estis vidinta ĝin krom ili. Tiun tagon la temo iom treniĝis. Estis la lunĉa horo. La knabinoj staris kune sub la pinarboj kaj subite rigardante la Kelvey-ojn manĝantaj el sia ĵurnalo, ĉiam solaj, ĉiam aŭskultantaj, ili deziris esti aĉaj al ili. Emnie Cole komencis la flustradon.

“Lil Kelvey estos servistino, kiam ŝi fariĝos plenkreska!”

“Ho, ho kiel terure!” diris Isabel Burnell, kaj ŝi grimacis al Emmie.

Emmie glutis signifoplene kaj kapsignis al Isabel, kiel ŝi vidis ke ŝia patrino faris en similaj okazoj.

“Estas vere – estas vere – estas vere,” ŝi diris.

Tiam la etaj okuloj de Lena Logan ekbrilis. “Ĉu mi demandos de ŝi?” ŝi diris.

“Mi vetos ke ne,” diris Jessie May.

“Pu, mi ne timas,” diris Lena. Subite ŝi faris krieton, kaj dancis antaŭ la aliaj knabinetoj.

“Rigardu! Rigardu min! Rigardu min nun!” diris Lena. Kaj glite, glite, trenante unu piedon, subridante malantaŭ la mano, Lena transiris al la Kelvey-oj.

Lil rigardis supren de sia tagmanĝo. Ŝi rapide forvolvis la reston de ĝi. Nia Else ĉesis maĉi. Kio okazos nun?

“Ĉu estas vere, Lil Kelvey, ke vi fariĝos servistino, kiam vi estos plenkreska?” akre kriis Lena.

Tuta silento. Sed anstataŭ respondi Lil nur donis sian idiotan rideton. Ŝi ŝajne ne ĝeniĝis pri la demando. Kia forpuŝo por Lena! La knabinoj komencis subridi.

Tion Lena ne povis toleri. Ŝi metis la manojn sur la koksoj, ŝi sin ĵetis antaŭen. “Ba, via patro estas en karcero!” ŝi siblis malice.

Tio estis tia mirinda diro, ke la knabinetoj ĉiuj forkuris, profunde, profunde ekscititaj, freneze pro ĝojo. Iu trovis longan ŝnuron, kaj ili komencis ŝnursalti. Kaj neniam ili saltis tiel alte, kuris en kaj el tiel rapide, kaj faris tiajn aŭdacaĵojn, kiel dum tiu mateno.

Dum la posttagmezo Pat venis por la Burnell-infanoj kun la kabrioleto, kaj ili veturis hejmen. Estis vizitantoj. Isabel kaj Lottie, kiuj amis vizitantojn, iris supren laŭ la ŝtuparo por surmeti purajn antaŭtukojn. Sed Kezia ŝteliris malantaŭ la domon. Neniu estis tie.

Ŝi komencis balanciĝi sur la grandaj, blankaj pordegoj de la korto. Baldaŭ, rigardante laŭ la vojo, ŝi vidis du malgrandajn punktojn. Ili grandiĝis, ili venis al ŝi. Nun ŝi povis vidi, ke unu iris antaŭen kaj unu sekvis tuj malantaŭen. Nun ŝi povis vidi, ke estas la Kelvey-oj. Kezia ĉesis balanciĝi. Ŝi forglitis de la pordego, kvazaŭ ŝi forkurus. La Kelvey-oj alproksimiĝis, kaj apud ili marŝis siaj ombroj, tre longaj, etendiĝante tute trans la vojon, kun la kapoj en la ranunkoloj. Kezia ree grimpis sur la pordegon; ŝi decidis; ŝi balanciĝis eksteren.

“Saluton!” ŝi diris al la preterpasantaj Kelvey-oj.

Ili estis tiel konsternitaj, ke ili ekhaltis. Lil faris sian idiotan rideton. Nia Else fiksrigardis.

“Vi povas veni kaj rigardi nian pupan dometon, se vi volas,” diris Kezia, kaj ŝi trenigis unu piedfingron sur la teron. Sed je tio Lil fariĝis fajre ruĝa, kaj kapneis rapide.

“Kial ne?” demandis Kezia.

Lil spiris spasme, poste ŝi diris, “Via panjo diris al nia panjo, ke vi ne parolu al ni.”

“Ĉu vere?” diris Kezia. Ŝi ne sciis kion respondi. “Ne gravas. Ĉiuokaze vi povas veni kaj rigardi nian pupan dometon. Venu. Neniu nin rigardas.”

Sed Lil kapneis eĉ pli forte.

“Ĉu vi ne volas veni?” demandis Kezia.

Subite estis tiro, tirego de la jupo de Lil. Ŝi sin turnis. Nia Else rigardis ŝin kun grandaj, petegantaj okuloj; ŝi kuntiris la brovojn; ŝi deziris aliri. Momente Lil rigardis nian Else-on tre dubeme. Sed nia Else tiris ŝian jupon denove. Ŝi ekiris antaŭen.

Kezia kondukis ilin. Kiel du etaj vagantaj katoj ili sekvis ŝin trans la korton, kie la pupa dometo staris.

“Jen ĝi estas,” diris Kezia.

Estis paŭzo. Lil spiris laŭte, preskaŭ snufegis; nia Else estis kvieta kiel ŝtono.

”Mi malfermos ĝin por vi,” diris Kezia afable. Ŝi malfermis la hokon, kaj ili rigardis internen.

“Jen la salono, kaj la manĝoĉambro, kaj jen ….” “Kezia!” Ho, kiel ili eksaltis! “Kezia!”

Estis la voĉo de onklino Beryl. Ili sin turnis. Onklino Beryl staris apud la malantaŭa pordo, fiksrigardante kvazaŭ ŝi ne povus kredi, kion ŝi vidas.

“Kiel vi aŭdacas inviti la etajn Kelvey-ojn en la korton?” diris ŝia malvarma, furioza voĉo. “Vi scias tiel bone kiel mi, ke estas malpermesite al vi paroli al ili. Forkuru, infanoj, foriru kaj ne revenu,” diris Onklino Beryl. Kaj ŝi paŝis en la korton, kaj forpelis ilin kiel kokinetojn.

“Foriru tuj!” ŝi kriis, malvarma kaj aroganta. Ne necesis diri dufoje. Brulante pro honto, retiriĝante kune, Lil kunpremita kiel ŝia patrino, nia Else sensobtuzite, iel ili transiris la kortegon kaj sin premis tra la blanka pordo.

“Malbonega, malobeema knabino,” diris Onklino Beryl al Kezia, kaj ŝi brufermis la pupan dometon.

La posttagmezo estis terura. Letero venis de Vilĉjo Brent, terura, minacanta letero dirante ke se ŝi ne renkontos lin tiun vesperon en la arbaro de Pulman, li venos al la frontpordo kaj demandos kial! Sed nun, kiam ŝi fortimigis tiujn ratosimilajn etajn Kelvey-ojn, kaj multe riproĉis al Kezia, ŝia koro sentis pli malpeza. Tiu terura premo malaperis. Ŝi reiris en la domon, zumante arion.

Kiam la Kelvey-oj estis tute kaŝitaj de la Burnell-domo, ili ripoze sidiĝis sur grandan, ruĝan tubegon, flanke de la vojo. La vango de Lil ankoraŭ brulis. Ŝi forprenis la ĉapelon kun la plumego, kaj tenis ĝin sur la genuo. Reveme ili superrigardis la fojnokampojn preter la rivereton al la grupo de akacioj, kie la bovinoj de S-ro Logan staris pretaj por melkado. Kion ili pensis?

Iom poste nia Else kubutpuŝis sian fratinon. Sed nun ŝi estis forgesinta la koleran sinjorinon. Ŝi elmetis fingron kaj palpis la plumegon de la fratino. Ŝi faris sian raran rideton.

“Mi vidis la etan lampon,” ŝi diris mallaŭte. Kaj poste ili silentis denove.

Pri Katherine Mansfield

Por informoj en Esperanto pri ĉi tiu fama nov-zelanda verkisto, vidu ĉi tie.  Ĉi tiu novelo estas parte aŭtobiografia. La patrino de Katherine estas S-ino Burnell kaj Kezia, kiu aperas ankaŭ en aliaj noveloj, estas Katherine mem.