RAKONTO DE MALJUNULO

(Old Man’s Story)

Frank Sargeson

El la angla tradukis Ellen Lymburn en 1978.

Tie li sidis ĉe la haveno kaj de tempo al tempo mi rigardis lin dum li legis la ĵurnalon. Li ŝajnis esti malforta, maljuna viro; tio ne signifas malfortikan, nur malfortan. Delikatan. Foje vidiĝas tiaj maljunuloj, kaj oni scivolas kiel okazas ke li tiel longe vivas, kaj kiel okazas ke iu malsaneco antaŭlonge ne forportis lin. Pensante ke eble la vivo ĉiam lin favoras oni rigardas liajn manoj, kaj sentas sin certa pri tio. Sed manoj iam erarigas onin, same ankaŭ vizaĝojn.

Estis bone sidante tie sur la kajo. Krom la maljunulo oni povis rigardi ŝipojn apud la kajoj, kaj la maron kaj la mevojn. La mevoj faris siajn malagrablajn kverelbruojn. Estis pro tio ke pantranĉo kuŝis proksime al nia sidejo kun la butero jam moliĝinta kaj flaviĝinta en la sunlumo. La mevoj deziris ĝin sed ne kuraĝis sufiĉe proksimiĝi al ni, kaj mi ilin rigardis por eltrovi ĉu ili havas la kuraĝon. Subite la maljunulo la birdojn fortimigis per la vorto, Terura! Mi lin rigardis, liaj vangoj jam ruĝiĝis, kaj mi komprenis ke tio rezultis de io legita en la ĵurnalo.

Ĉu vi tion ĉi legis? li demandis, kaj mi kliniĝis por vidi la rubrikon kiun li montris.

Jes, mi respondis. Ĝi rilatis viron, plenkreskulon kaj junulinon. Proceson.

Terura! diris la maljunulo.

Ĉu Jes? mi diris. Eble vi pravas. Ĉiuokaze, mi diris, pasigi kvin jarojn en malliberejo estas terure.

Jes, diris la maljunulo, pasigi kvin jarojn en malliberejo. Terure!

Ho, mi diris, mi komprenas. Vere ne plaĉas al mi ke oni forigas homojn el la socio.

Ne, diris la maljunulo, estas terure.

Sed oni diras, mi diris, kion fari?

Mi ne scias, la maljunulo diris. Sed mi iam sciiĝis pri kazo. Ĝi ne aperis en la ĵurnaloj.

Nu, la maljunulo rakontis al mi la historion, kaj ĝi ja estis rakonto. Ĉio ĉi okazis kiam li estis knabo, eble dekkvarjara aŭ ĉirkaŭ tio. Li antaŭnelonge finlasis la lernejon, kaj dum kelke da tempo laboris sur la farmbieno de la onklo.

Ĝi estis agrabla loko, li diris, malnova loko en parto de la kamparo kiu estis tre frue loĝata. Ĉiu el la farmbienoj ĉirkaŭe estis malnova. La plej multaj estis regataj de la familioj unuaj tie loĝantaj. Ĉie estis malnovaj fruktĝardenoj, estis multe da arboj, anglaj arboj kiuj estis plantitaj je la komenco. Kelkaj kreskigis grenon, kelkaj posedis bovinojn, sed krome oni posedis kortobirdaron kaj abelojn, kaj ĉiu havis fruktarbaron. La vivo estis kvieta tie, la maljunulo diris, estis neniom da hasto aŭ urĝo; estis nur la malnovmoda kampara vivo. Foje foje okazis pikniko sur la lerneja terpeco, kie la arboj kreskis dense kaj ombrodonante, aŭ eble okazis dancado en la lernejo mem, sed tio estis preskaŭ la tuto. Ne estus trovebla pli agrabla loko, la maljunulo diris. La domo de la onklo estis malnova konstruaĵo preskaŭ kaŝita en amaso da lonicero kaj rampantaj rozoj, ne tia farmdomo kia estas nuntempe facile trovebla. La fervojo laŭiris apude sed estis forkvojo, estis ne multaj trajnoj, kaj ili veturis je ia ajn horo. Nu, la maljunulo diris, li povas memori la okazon kiam la veturigisto haltigis la trajnon por surteriĝi kaj aĉeti akvomelonon de la onklo. Sed neniu sin ĝenis ĉar homoj traktis la vivon malsimile tiutempe.

Kiel knabo la maljunulo tie pasigis la lernejolibertempon, kaj li multe sin ĝuis, do kiam li fine forlasis la lernejon liaj gepatroj sendis lin por helpi la onklon. Ili opiniis, ke eble li iĝos farmisto. Iuokaze tio multe plaĉis al li.

Estis nur la onklo kaj la onklino ( ili neniam havis infanojn) ambaŭ estis nepostulemaj, bonkoraj geuloj, kaj viro kiu jam tie laboris dum jaroj. Tiu ĉi estis tendenca etulo kun abundaj buklaj haroj kiujn li neniam brosis, kaj sulka vizaĝo kiu ĉiam larĝe ridetaĉis. Estis malvirta rideto, la maljunulo diris, iu okulo pli firme firmiĝadis ol la alia. Iuokaze li estis originalulo. Li estis alveninta iun tagon kun dorspakaĵo, estis dungita, kaj dum jaroj neniam foriris. Li ja ne estis kokido, eble kvindek kelkjara, kaj oni nomis lin Bandy*; kvankam unu kruro estis pli kurba ol la alia. Tiu estis pli ofte rompita ol li povis memori, laŭ lia rakonto, kiam li estis knabo li estis maristo, li diris, kaj kelkfoje li falis de la supraĵo de la ŝipo. Sed li rakontis tiom da rakontoj pri sia vivo en diversaj partoj de la mondo ke estis dubinde ĉu ĉiuj estis veraj. Li estis irlanda, la maljunulo diris, kaj vere havis la inklinojn de irlandanoj rakonti fantaziajn historietojn. Tamen li melkis la bovinojn kaj estis plejparte helpema ĉirkaŭe. Li instruis la knabon melki kaj la du kunestis multe en la tago. Kiam oni bone konatiĝis kun li, la maljunulo diris, li estis farsulo kun kiu interparoli; lia onklino ja estus ŝokita se ŝi sciiĝus. Sed kompreneble, estis nature ke ke knabo de tiu aĝo atentis Bandy kaj neniam malkaŝis tion. Li estis scivolema pri la vivo, estis aferoj pri kiuj li devis sciiĝi iam, kaj pripensante ĝin poste, li kredis, ke li lernis pli de Bandy ol li iam lernis el la dimanĉlernejaj libroj. Ĉiu klarigo estis krude esprimita, konsentite, estis ja gusto en ĝi, sed ĝi estis honesta, kaj neniam igis lin ekscitema, ke li povis memori ~ ne en fizika maniero. Kiam Bandy diris al li, ke li estis kuniĝinta kun blankulinoj, brunulinoj kaj flavulinoj, kaj ankoraŭ restas pura, li neniam havis aliajn sentojn pri li ol ian heroadoradon.

Estus ĝuste kvazaŭ Bandy estus dirinta ke li pugnobatadis kontraŭ ĉia haŭtkolorulo, kaj ĉiam estis nokaŭtinta la aliulon, kaj li mem neniam estis iomete vundita. Homoj forgesas kiam ili plenkreskiĝas, la maljunulo diris. Eble oni ĵam lernis esti singardema per flankensalto de la fortaj aĵoj; sed oni forgesas ke tio ne sammaniere logus ilin kiel infanojn. Infanoj loĝas en malsimila mondo, la maljunulo diris.

Nu, tiel estis kiam la maljunulo estis dek kvarjara knabo kaj laboris sur la farmo de la onklo. Li ĝuis la vivon en tiu malmoderna najbarejo, kaj li estis tre amikema al ĉiu, kaj li reciproke kamaradis kun Bandy, tiu ĉi farsulo, kaj krom instrui lin melki la bovinojn, Bandy ĉiun tagon parolis al li pri la faktoj de la vivo. Nek la onklo, nek la onklino suspektis ion malutila, li diris, ili ŝajne neniam ĝenis sin pri la ĉiama kuniĝo kun Bandy, kaj li neniam informis ilin pri io.

Sed okazis, ke aferoj nelonge restis tiel. Iun tagon la onklino iris al la urbo por ferii, kaj kiam ŝi revenis ŝi venigis fraŭlinon. Ŝi estis, fakte, junulino, eble dek tri – dek kvarjara, kaj malgranda laŭ sia aĝo. Ŝajnis, ke ŝi estis orfino; kaj iu persvadis la onklinon de la maljunulo esti kompata kaj enloĝigi ŝin, almenaŭ elprovi ŝin. Nu, ŝi estis nomita Myrtle, kaj ŝia aspekto ne multe allogis. Ŝi portis okulvitrojn kaj ŝiaj bukloj malsupren kuŝis sur la fronto. Ili donis al ŝi iom stultan aspekton, la maljunulo diris, oni inklinis preni la tondilojn kaj fortondi ilin. Ankaŭ ŝi ĉagrenis ilin per siaj ĉiamaj demandoj, Kial? Ŝajnis ke ŝi malmulton sciis pri io ajn, kaj oni faris preskaŭ nenion sen ŝia demando, Kial?

Tamen, ŝajnis ke ŝi estis senofenda, ŝi helpis pri la mastrumado, kaj faris neplendante ĉion kion oni postulis. Neniu multe atentis pri ŝi, sed ŝajne tio ne malplaĉis al ŝi.

Poste la knabo rimarkis, ke Bandy iom ŝanĝiĝis. Je la komenco li estis same kiel ĉiu el la aliaj, kaj ne multe atentis pri Myrtle. Tiam la knabo rimarkis, ke li interesiĝis. En la bovinejo li fojfoje demandis, kiel fartas Myrtle ĉimatene? Aŭ prenante fruktojn en la fruktĝardeno, li diris, ni tenos tiun por Myrtle, kaj, la maljunulo diris, strange Myrtle montris signojn ke ŝi sammaniere interesiĝis. Se Bandy laboris en la ĝardeno sufiĉe proksime al la domo, estis certe ke ŝi ekbruos sur la verando per la balailo. Bandy ridetis al ŝi (tiu aĉa rideto, la maljunulo diris) kaj ili ne multe diris, sed oni povis rimarki, ke estis ia situacio inter ili. Iun tagon, kiam Myrtle estis sur la verando, Bandy subite ĉesis fosi, plukis bukedon da rozoj (kion li ne rajtis fari) kaj donis ĝin al la knabino. Anstataŭ ion diri, ŝi ekfaligis la balailon kaj internen kuris, kaj Bandy ankaŭ estis iel embarasita kaj foriris en la ĝardenon, lasinte la knabon sole fosanta. Estis tia afero, kian rimarkas knabo, la maljunulo diris, malgraŭ tio ke li povas tute ne ĝin kompreni. Krom tio, Bandy ne estis la kunulo, kiel li antaŭe estis. Li kelkfoje montris koleremon al la knabo pro neniu kialo, nek li parolis en la antaŭa maniero. Se la knabo provis lin paroligi pri la kutima temo, li ne estis reagema, aŭ li diris, ke la knabo devus pli bone konduti sin aŭ li plenkreskiĝus kun malpura animo. Li ne povis kompreni, la maljunulo diris. Pri Bandy, la impreso kiun li havis ekde la komenco certigis ke li tute ne kapablis kompreni, kaj oni devis nur rigardi lin kaj rigardi Myrtle. Rilate ilin, unu kaj unu ne faris du.

Tiam okazis, ke la onklo ekis rimarki la evoluiĝon. Eble li sciiĝis pri la bukedo da rozoj. Bandy komencis pasigi sian libertempon per konstruado de ĝardenbenko (iu el tiuj rustikaj aĵoj, la maljunulo diris). Ĝi estis ĉe la rando de la fruktĝardeno, sed tute apud la heĝo kie ĝi estis nevidebla de la domo, kaj iun tagon, kiam ĝi estis preskaŭ finita, la knabo por ĝin provi, sidiĝis. Nu, Bandy forte riproĉis lin. Li ne ĝin faris por li, li diris. Ne, li konstruis ĝin por Myrtle. Sed la onklo de la knabo ĝustatempe alproksimiĝis aliflanke de la heĝo, kaj li alvenis, kaj Bandy ja estis severe admonita. La knabo nur duonon aŭdis ĉar la onklo lin forsendis, sed poste neniu povis ne rimarki la ŝanĝon en Bandy. Li ĉirkaŭiris kun nigra mieno, la maljunulo diris, murmurante al si mem, kaj li fuŝis sian laboron, li renversis sitelojn da lakto, kaj metis la bovinojn en la malĝustan kampon, kaj simile. Kaj laŭ la mieno de Myrtle, sendube ŝi estis admonita. Ŝi aspektis timigita, la maljunulo diris, kaj ofte ŝi ŝajnis esti plorinta. Ne nur la du estis la nuraj kiuj montris ŝanĝojn en si mem. Ĉiu en la domo estis tuŝita.

La knabo, pensante pri la afero, ne povis dormi en la nokto, kaj li de tempo al tempo aŭdis la geonklojn en la lito en la apuda ĉambro interparoli, kaj li sentis lin certa pri kio ili parolis. Kial Myrtle ne estis forsendita al la loko de kie ŝi venis li ne povis kompreni, sed tio ne okazis, kaj dum kelkaj semajnoj aferoj senŝanĝe antaŭen drivis. Li sentis sin malĝoja, la maljunulo diris, li ĉiam pensis ke li skribos al siaj gepatroj por diri, ke li tediĝas pri farmado, kaj deziras reiri hejmen.

Tamen, la situacio ne povis tiel resti. Myrtle ne manĝis sian manĝaĵon, kaj la laboro de Bandy pli kaj pli malboniĝis. Oni konsciis, ke io okazos, la maljunulo diris; kiel estas dirite, la tempo maturiĝis.

Nu, iun vesperon la knabo rimarkis ion. Li jam vizitis najbaran farmon por damludi. Ne plaĉis al la onklino, ke li nokte eliras sole, sed li petis ŝin permesi lin ĉar li deziris eskapi de la okazaĵoj en la domo. Li ne povis ilin toleri, la maljunulo diris. Ĉiun vesperon Myrtle devis enlitiĝi tuj post kiam ŝi lavis la manĝilaron, kaj oni povis aŭdi Bandy murmuranta al si mem en sia ĉambro, kiu estis budo apud la kuirejo. Okaze tiun vesperon revenante, la knabo laŭiris pli mallongan anstataŭvojeton tra la fruktĝardeno, kaj rigardante laŭ arbovico, li povis vidi, ke iu sidas sur la benko farita de Bandy. Estis iomete da lunlumo kaj li vidis blankaĵon. Li pensis pri Bandy kaj Myrtle kompreneble kaj hezitis, nesciante ĉu li povas sendanĝere alproksimiĝi, ĉu ne. Li kredis, ke lia koro tiel laŭte batis, ke ĝi mem malkaŝos ĉion, kaj en la mallumo liaj vangoj ekbrulis. Li pensis pri tio, kion li eble vidos. Sed li ne povis sin deteni, la maljunulo diris, li devis alproksimiĝi. Bandy kaj Myrtle sidis sur la banko. Bandy surhavis la laborvestojn, sed Myrtle ŝajne portis sian noktorobon, ĉiuokaze la knabo rimarkis, ke ŝi estis nudpieda. Kaj ili sidadis tie, tute ne parolantaj, la maljunulo diris, ili sidis iomete apartaj sed tenantaj la manojn unu kun la alia. De tempo al tempo la knabino turnis sian vizaĝon al Bandy, kaj li sin klinis por kisi ŝin; aŭ Bandy turnis sian vizaĝon kaj ŝi sin klinis por kisi lin. Tio estis la tuto kion oni povis vidi, la maljunulo diris. Nenion pli ol tio. La afero sumiĝis al tio, ke maljuna Bandy venigis la knabinon, la junulinon Myrtle kun ŝiaj frivolaj bukloj, por sidi sur la benko kun li, kaj nenio okazis krom tiuj kisoj. Kaj la tutan tempon la knabo tie staris rigardante, li neniam ilin aŭdis ion ajn diri.

Estis grandega sperto por la knabo, la maljunulo diris, tro granda por ke li klare komprenu ĝis poste en la vivo. Tio, kion li komprenis tiutempe estis ke li iel eraras pri la vivo. Kiel ĉiuj knaboj li kredis ke li jam eltrovis la faktojn de la vivo, sed dum li restis en la mallumo kaj rigardis Bandy kaj Myrtle, li konsciis, ke ankoraŭ restas multo pri kio li ne scias. Li estis trompita, li opiniis. La ideo ne plaĉis, la maljunulo diris.

Nu, la maljunulo rakontis al mi la historieton, tie sur la kajo. La tuto okazis antaŭ multe da jaroj, kaj li ne rakontis ĝin ĝuste kiel mi ĝin surpaperigis, sed mi kredis, ke estas en la rakonto io pri kio li deziris atentigi min, kaj mi kredis, ke ĝi rilatis ĉefe al la parto pri Bandy kaj Myrtle sidantaj sur la ĝardenbenko, ĉar kiam li finis tion, la maljunulo ŝajne opiniis, ke la historieto finiĝis. Li ĉesis paroli kaj ekfaldis sian ĵurnalon. Sed mi ne povis lasi tiel la aferon.

Kio okazis? mi diris.

Ho, la maljunulo diris. Mia onklo iun nokton trafis la paron en la ĉambro de Bandy kaj la knabino estis forsendita al la loko de kie ŝi venis.

Mi komprenas, mi diris, kaj la maljunulo forironta stariĝis.

Kaj kio okazis pri Bandy? mi demandis, kaj mi ekstaris por piedbateti la pecon da buterita pantranĉo al la mevoj.

Ho, la maljunulo diris, iun matenon kiam li devus esti melkanta la bovinojn, Bandy sin pendigis en la bovinejo.

Piednoto: * bandy (angle) = kurbkrura

Pri Frank Sargeson

Frank Sargeson naskiĝis en Hamilton, urbo sude de Auckland en la Norda Insulo de Nov-Zelando, la 23-an de marto, 1903. En 1926 li kvalifikiĝis kiel notario kaj la venontan jaron vaste vojaĝis surpiede en Eŭropo. Reveninte al Nov-Zelando en 1928 li pasigis 18 monatojn kiel registara oficisto. Dum la postaj 10 jaroj, okupate pri sendependa ĵurnalismo, li evoluigis stilon de rakontverkado kiu, kvankam forte individuista, estas samtempe tre reprezenta pri Nov-Zelando dum proksimume la unuaj 30 jaroj de tiu ĉi jarcento. “A Man and His Wife” (Viro kaj Lia Edzino) (1940) konfirmis la promeson de kelkaj skizoj kaj rakontoj eldonitaj en 1936 kiel “Conversation With My Uncle” (Konversacio Kun Mia Onklo). Dum la kvardekaj jaroj Sargeson estis grava kontribuanto al “Penguin New Writing” (Pingvena Nova Verkado) kaj liaj rakontoj ankaŭ aperis en Anglujo, Usono kaj Aŭstralio.

Depost la apero de tiuj ĉi rakontoj, kiuj establis lian reputacion, Sargeson estas verkinta romanojn: “That Summer” (Tiun Someron) (1946), “I Saw in My Dream” (Mi Vidis en Mia Sonĝo) (1949), kaj “I for One” (Mi, kiel Unu) (1954). En la kvindekaj jaroj li komencis verki teatraĵojn kaj “A Time for Sowing” (Tempo por Semado) kaj “The Cradle and the Egg” (La Lulilo kaj la Ovo) estis prezentitaj en Auckland de la Nova Sendependa Teatro en 1961 kaj 1962. Multaj el la pli lastaj verkoj de Sargeson estas aperintaj en la Dunedin-a periodaĵo “Landfall” (Alteriĝo), inkluzive lian longan aŭtobiografian eseon “Up Onto the Roof and Down Again” (Sur la Tegmenton kaj Remalsupren) (1951). Krom fikcio, li estas verkinta multajn eseojn kaj iomete da leĝera poezio. En 1954 Helen Shaw editis simpozion da kritikaj eseoj pri la verkaro de Sargeson – “The Puritan and the Waif” (La Puritano kaj la Senhejmuleto). En 1965 li ricevis la “Katherine Mansfield”-Premion pro sia rakonto “Just Trespassing, Thanks” (Nur Senrajte Preterpasante, Dankon).

Pri la postaj jaroj la aŭtoro mem informas jene:

“Sendube mi jam verkis inter 18 kaj 20 librojn ĝis nun. Kutime mi bonŝance ricevas bonajn noticojn … depost 1965 aperis 9 libroj (ne menciante tradukojn rusajn, bulgarajn, polajn, pli frue aperis mallonga franca romano: antaŭ nelonge aperis rakonto en japana revuo). Tamen, inter mia plej bona verkaro troviĝas “Memoirs of a Peon” (Memoraĵoj de Penhelpisto) (1965), “The Hangover” (La Postebrio) (1967), “Joy of the Worm” (Ĝojo de la Vermo) (1969) kaj miaj memoraĵoj trivolumaj “Once is Enough” (Unufoje Sufiĉas) (1973), “More than Enough” (Pli ol Sufiĉe) (1975) kaj “Never Enough” (Nenia Sufiĉe) (1977).

Mi doktoriĝis de la Universitato de Auckland per la diplomo Doktoro de Literaturo, la plej alta diplomo en tiu fako, ‘honoris causa’.”

Frank Sargeson mortis en 1982.