Chrome OS por ChromeBook

Ĉe via ChromeBook

Alklaku en la stata zono en la malsupra dekstra angulo, kie via konta bildo vidiĝas.

Elektu agordojn (Settings).

Alklaku al Vidigi specialajn agordojn (Show advanced settings).

En la sekcio pri lingvoj (Languages), klaku al la butono pri lingvoj kaj enigaj agordoj (Language and input settings).

Se la lingvo uzota ne estas en la listo, klaku al la butono aldoni (Add) kaj elektu la lingvon uzotan.

Alklaku por akcepti (OK).

Por ŝangi la klavararanĝon premu Alt + Maj  (Alt + Shift).

Esperanto troviĝas en la listo de elekteblaj lingvoj, sed ĝi ne funkcias. Tamen, ni elektis la usonan internacian aranĝon (US international keyboard) kaj trovis ke ni povas tajpi la ĉapelitajn literojn per “mortaj klavoj” jene:

por ĉ tajpu ^ c

por ŭ tajpu AltGr + Maj + ( kune tiam u

Notu: AltGr estas la dekstra Alt-klavo.

Por citiloj “ tajpu “ Maj (Space)

por apostrofo ‘ tajpu ‘ Maj (Space)

ĉar ili estas mortaj klavoj por umlaŭtoj ktp, ekzemple: ö á